komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Bleienbach estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Bleienbach | |
---|---|
Blazono de Bleienbach | |
Bleienbach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
Geografia situo | CH1903: 624126 / 226178 (mapo)47.1861111111117.7569444444444 |
Nombro de loĝantoj | 655 |
Areo | 5,69 km² |
Alteco | 483 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3368 |
Komunumkodo | 0324 |
Mapo de Bleienbach | |
Bleienbach situas en la Svisa Mezlando, sudokcidente de la urbo Langenthal. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bleienbach kaj la vilaĝeto Oberbützberg.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,69 km², de kiuj 33,0% estas kovritaj de arbaro, 57,1% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado. [1]
La komunumo Bleienbach limas en nordo al Thunstetten, en nordoriento al Langenthal, en oriento al Lotzwil, en sudoriento al Rütschelen, en sudo al Ochlenberg, kaj en okcidento al Thörigen.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 240 de Langenthal al Burgdorf. En Bleienbach situas la aerodromo Langenthal ICAO-kodo LSPL. Ĝi disponas pri du kurvojoj, nome pri asfalta kaj pri herba. Per la buslinio de Herzogenbuchsee al Thunstetten la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Bleienbach datiĝas el la jaro 1194 kiel Blaichinbach. Sur la teritorio de la komunumo estis malkovritaj tombomonteto el la epoko de la Hallstatt-kulturo kaj tera barilo el la frua mezepoko en la arbaro Eggwald. Dum mezepoko la eklezia interezo kaj la malalta jurisdikcio apartenis al la Senjorujo Langenstein-Grünenberg. En la jaro 1331 Johano de Aarwangen aĉetis ties duonon. En la jaro 1432 respektive en 1443 kaj 1455 tiuj rajtoj fariĝis havaĵo de la urbo Berno, kiu ilin atribuis al la kamparvoktejo Aarwangen. En la naturrezervejo de la Lageto de Bleienbach ĝis en la 1920-aj jaroj estis ekspluatita torfo.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.