Blazono de Ĉado
la oficiala ŝtata blazono de Ĉado / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝtata blazono de Ĉado estis adoptita en 1970, dek jarojn post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Ekvatora Franca Afriko. La centro havas ŝildon kun dentitaj bluaj kaj flavaj linioj , kun suno leviĝanta super ĝi. La ŝildo estas subtenata de kapro kaj leono. Sub la ŝildo estas medalo kaj rubando kun la nacia moto en la franca, Unité, Travail, Progrès, do "Unueco, Laboro, Progreso". La ŝildaj subtenantoj same kiel la rubando prezentas ruĝan sagon indikantan supren.