Blazono de Teruelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La blazono de la urbo Teruelo konsistas en dispartita blazono, maldekstre el oro (ĉu flava ĉu orkolora) kun kvar strioj de gorĝo (ruĝa); kaj dekstre el lazuro (blua) kun piediranta bovo el oro sur tero de sinoplo (verda) kaj superita de stelo okpinta de la sama metalo (koloro). Sube sur gorĝo estas kanono el arĝento kaj haŭbizo de la sama metalo, metitaj en ikso, sur amaseto de kugloj, de sablo (nigra), kaj superitaj de grenado, samkolora.
Supre estas reĝa krono, malferma kaj sen diademoj nome cirklo el oro, kun juveloj, komponita el ok floraĵoj, el kiuj videblas kvin, el kiuj du flanke, markitaj de perloj.
La ora kampo kun kvar ruĝaj strioj estas la blazono de Aragono. La kanono, la haŭbizo, la grenado kaj la kugloj estis aligitaj al la blazono kiel agnosko de la defendo de la urbo fare de ties loĝantoj dum la sieĝo suferita pro la agado de la trupoj de la Leŭtenanto Generalo Manuel Enna en 1833, dum la Karlismaj Militoj.
La reĝa krono malferma estas la formo kiun havis la antikva reĝa krono, uzita ĝis la 16a jarcento, uzata ofte en la heraldiko de plej malgrandaj teritoriaj entoj, municipoj kaj provincoj.
La blazono de la provinco Teruelo estis adoptita en la 10a de majo 1957, kaj konsistas ankaŭ en diskadrigita blazono:
Centre sur ruĝa fono, rajdanto kiu vundas surteran drakon, nome Sankta Georgo.
Supre estas reĝa krono, malferma kaj sen diademoj nome cirklo el oro, kun juveloj, komponita el ok floraĵoj, el kiuj videblas kvin, el kiuj du flanke, markitaj de perloj, same kiel sur la ĉefurba blazono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.