Emblemo de Tajlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Tajlando (taje ตราแผ่นดินของไทย) simboligas la mitologian kreaĵon Garudo kiel veturilo de Viŝnuo.
Rapidaj faktoj La emblemo de Tajlandoตราแผ่นดินของไทย ...
Fermi
La Garudo estas mita duonhomo-duonbirdo de la hindua kaj budhana tradicioj. Laŭ la hindua mitologio, la Garudo estas la vahana (veturilo) de la dio Viŝnuo (pli konata en Tajlando kiel Narajana). La antikvaj reĝoj de Tajlando kredis je dia reĝeco, kaj konsideris sin la enkarniĝo de la dio Narajana. Tiel, la Garudo iĝis simbolo de la dia potenco kaj aŭtoritato de la tajlanda reĝo.
La Garudo ankaŭ bildiĝas en la nacia emblemo de Indonezio kaj la emblemo de la urbo Ulaanbaataro (la ĉefurbo de Mongolio).
- Kategorio Emblemo de Tajlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Tajlando. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |