![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/dd/Coat_of_arms_of_Greenland.svg/langeo-640px-Coat_of_arms_of_Greenland.svg.png&w=640&q=50)
Blazono de Gronlando
From Wikipedia, the free encyclopedia
La blazono de Gronlando konsistas el blanka urso aŭ glaciurso sur blazonŝildo de blua fono. Ĝi enkondukiĝis kiel oficiala blazono de Gronlando la 1-an de majo 1989. Antaŭe tamen jam en 1666 la reĝo Frederiko la 3-a de Danio-Norvegio uzis ĝin.
Rapidaj faktoj La oficiala blazono de Gronlando ...
Fermi
En la plej fruaj versioj de la blazono la blanka urso levis la dekstran brakon, kiel kutime heraldikaj bestoj gestas per sia dekstra brako. Ĉar la gronlandanoj tamen observis kaj kredas, ke blankaj ursoj kutime atakas per sia maldekstra brako, oni ŝanĝis la flankon kaj nun la blazona blanka urso levas sian maldekstran brakon. Ĉar en la oficiala blazona priskribo ne estas mencio, pri kiu brako temu, la ŝanĝo ne estis problema.
- Kategorio Blazono de Gronlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)