Blastoĥorio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Blastoĥorio

Blastoĥorio apartenas al la vegetativaj disvastigmeĥanismoj de planto. La plantoj formas stolonojn, kiuj servas al la vegetativa multigado.

Thumb
bulberoj de ajlo; ĝi estas blastoĥoria planto

Kelkaj plantoj, ekzemple la ĝardenfragoj kaj la arbaraj fragoj kapablas formi kelkmetrajn supergrundajn stolonoj. Tiuj formas adventivradiko kaj novan plantidon. herbeja kardamino formas en la rosetaj folioj bulbiloj,el kiu estiĝas junaj plantoj. La blastoĥia disvastigo estas por multaj plantoj kromstrategio. Arbaraj fragoj ekzemple multiĝas per la manĝado de la plurfruktoj, sur kiu troviĝas nuksetoj, kiujn bestoj manĝas kaj transportas certan distancon (endoĥorio). Herbeja kardamino disvastiĝas ĉefe per Balistoĥorio, t. s. per disigo de la semoj. Kelkfoje la fruktoj ne fariĝas maturaj, ĉar la klimato ne estas konvena. Tiam tiu formo de la mutigado garantias la pluekziston de la specio.

Tiu disvastigomeĥanismo estas subformo de la aŭtoĥorio. Ĝi estas tipa al multaj trudherboj, ekzemple ĉe kviko kaj kampa konvolvulo apud la herpoĥorio, la baroĥorio kaj la balistoĥorio,

Al la blastoĥoriaj plantoj apartenas ankaŭ planto, kiuj multobligas sin per bulberoj, ekzemple ajlotulipo.

Blastoĥorio estas tre grava en hortikulturo, ĉar tie oni praktikas ofte la multobligadon de planoj per stikaĵoj aŭ metodoj de la vegetativa multigado.

Thumb
Kalanchoe daigremontiana folio

Tre ekstreman formon posedas la genro Kalanchoe. Tiu planto kapablas formi el ĉiu foliparto novan plantidon kaj ankaŭ planton post terenfalo de la nova folio.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.