From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankmakula monalo, Blankmakula lofoforo, Sklatera lofoforo, Senkresta monalo aŭ Sklatera monalo (Lophophorus sclateri, ankaŭ konata kiel Monalo de Sclater, nomata pro zoologo Philip Sclater) estas kokoforma birdo en la familio de Fazanedoj.
Blankmakula monalo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lophophorus sclateri Jerdon, 1870 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝia vivloko estas la montaro Himalajo en Azio, kaj ĝi estas trovebla en la montaraj arbaroj de sudokcidenta Ĉinio (sudorienta Tibeto), nordorienta Barato, kaj nordorienta Birmo. Ili loĝas je 2,500 al 4,200 m super marnivelo.
Ĝi estas granda, proksimume 68 cm longa, membro de la grupo de fazanoj en orienta Himalajo. Kiel ĉe aliaj monaloj, la masklo estas brilkolora birdo. Li havas tre irizecan purpurverdajn suprajn partojn ĉefe en flugiloj kun verdigraj ŝultroj kaj ankaŭ bluecajn kaj nigrecajn areojn, mallongajn kaj krispajn metalecverdajn kronoplumojn, kuprecajn kolon kaj nukon, purpurnigran gorĝon, blankajn suban dorson kaj pugon, blua ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo, flavecoranĝa beko kaj brunaj irisoj. Ĉe la nomiga subspecio, la vosto estas blanka kun larĝa markata helbruna centra zono, dum la vosto estas tute blanka ĉe la L. s. arunachalensis el okcidenta Arunaĉal Pradeŝ en Barato.[2]
Temas pri specio kun seksa duformismo. La senkresta ino estas ĉefe malhelbruna birdo (pli malhelbrunaj ol aliaj monalinoj) kun blankaj gorĝo kaj vostopinto, senkolora ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo kaj palflava beko.
Malkiel ĉe la aliaj du monaloj, la Sklatera masklo ne havas evidentan, sed multe pli mallongan kreston. Ĝi estas iom pli malgranda ol la Himalaja lofoforo.
La dieto de la Sklatera monalo estas simila al tiu de aliaj membroj de la genro Lophophorus, probable konsista ĉefe el tuberoj, radikoj, bulboj, artropodoj, roduloj, semoj kaj floroj.
La ino kutime demetas inter 2 kaj 5 ovojn. La masklo de la Himalaja monalo gvardias la neston kaj helpas en idozorgado, sed oni ne scias ĉu ankaŭ la masklo de la Sklatera monalo partoprenas en nestodefendo, sed estas probable.
La latina scienca nomo omaĝas la britan zoologon Philip Lutley Sclater.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio, limigita teritorio kaj troĉasado en kelkaj areoj por manĝo kaj pro ties plumoj, la Sklatera monalo estas pritaksata kiel Vundebla ĉe la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj. Ĝi estas listita en Apendico I (1) de CITES.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.