From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blangorĝa tukano (Ramphastos tucanus) estas granda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko.
Blangorĝa tukano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blangorĝa tukano | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ramphastos tucanus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri birdo kun granda beko, de ĉefe nigra supra plumaro kaj kiu troviĝas en Amazona pluvarbaro en sudorienta Kolombio, orienta Ekvadoro, orienta Peruo, norda Bolivio, suda kaj orienta Venezuelo, norda kaj okcidenta Brazilo, inkludante la basenojn de Amazono nome riveroj Tocantins kaj Araguaia kaj la Gujanojn. Ĝi preferas tropikajn humidajn arbarojn, sed loĝas ankaŭ en nehumidaj arbaroj kaj loke en riverecaj arbaroj en Cerrado.
Ĝi estis iam konsiderata du specioj, kun la suda kaj okcidenta nomiga subspecio, R. t. tucanus, nomita kiel Ruĝbeka tukano, kaj la norda kaj orienta subspecioj, R. t. cuvieri, kiel Kuviera tukano (kiam konsiderata kiel specio; R. cuvieri, Johann Georg Wagler, 1827). Tamen, la du subspecioj, kiuj diferenciĝas ĉefe pri la bekokoloro, interreproduktiĝas libere kie ili kuniĝas kaj pro tio meritas nur statuson de subspecioj. La subspecio R. t. inca el Bolivio estas de pridiskutebla valideco kaj povas konsistigi stabilan hibridan populacion inter tucanus kaj culminatus.
Kiel aliaj tukanoj, la Blangorĝa tukano estas brile kolora kaj havas grandan bekon. Ĝi havas totalan longon de 55-60 cm kaj pezon de 600 g. La beko estas tipe 14-18 cm longa. La ununura specio de tukano kiu estas pli granda estas la Tokoa tukano.
Ĝi havas nigran plumaron kun tre blankaj gorĝo kaj brusto bordita sube de mallarĝa ruĝa linio (tiu blanka parto estas malofta ĉe tukanoj kaj de tie la specifa nomo). La pugo estas brilflava kaj la subvosta bazo ruĝa. La nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula estas blua. La beko havas flavajn pinton, supran bordon kaj bazon de la supra makzelo, dum la bazo de la malsupra makzelo estas blua. La resto de la beko estas ĉefe nigra ĉe R. t. cuvieri kaj ĉefe ruĝbruna ĉe R. t. tucanus, kun intergradoj montrantaj miksitan koloron. Maskloj estas pli grandaj kaj longbekaj ol inoj, sed pri la resto ambaŭ seksoj estas similaj.
Junuloj estas rimarkinde pli mallongbekaj, pli nigraj, kaj havas pli senkoloran plumaron.
La Blangorĝa tukano de la raso cuvieri estas virtuale identa al la rilata Bluokula tukano de la raso culminatus, sed tiu lasta estas pli malgranda kaj havas proporcie pli mallongan bekon kun pli forta bekopinto. La voĉo estas ofte la plej fidinda distingilo inter specioj. La Blangorĝa havas hurlan eeoo, hju hju, dum la Bluokula havas grakan kanton.
Etaj aroj aŭ pli komune paroj de birdoj moviĝas tra la arbaro per peza, pli ol malforta, onda flugo, rare fluganta pli da 100 m ĉiufoje. Tiu ĉi specio estas ĉefe arborema fruktomanĝanta, sed manĝas ankaŭ insektojn, lacertojn, birdovojn kaj aliajn etan predojn de vertebruloj.
La ino demetas 2-4 blankajn ovojn en nekovrita kavajox alte en morta parto de vivanta arbo aŭ en malnova nesto de pegedo en morta arbo.
Ambaŭ seksoj kovas la ovojn dum 14-15 tagoj, kaj la tukanidoj restas en la nesto post eloviĝo. Ili estas blindaj kaj nudaj naske, kaj havas mallongan bekon kaj specialajn kusenojn en siaj kalkanoj por protektiĝi kontraŭ la aspra nestogrundo. Ili estas manĝigataj de ambaŭ gepatroj kaj elnestiĝas post ĉirkaŭ 6 semajnoj. La gepatroj plue manĝigas la junuloj dum kelkaj semajnoj post elnestiĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.