From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankaspegula maranaso aŭ Blankspegula maranaso (Melanitta fusca) estas granda birdo el la anasedoj kaj grupo de maranasoj.
Blankaspegula maranaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Masklo
Ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melanitta fusca (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi reproduktiĝas ĉe malproksima nordo de Eŭropo kaj Azio okcidente de la baseno de la rivero Jenisejo. Malgranda, izola populacio nestumas en orienta Turkio. La Blankaflugila maranaso de orienta Siberio kaj Nordameriko estas foje konsiderata sampsecia kun la Blankspegula maranaso, kaj ties du konstituantaj subspecioj estas tiam konataj kiel M. f. stejnegeri kaj M. f. deglandi. La Blankspegula maranaso kaj la Blankaflugila maranaso, kun la Okulvitra maranaso, estas lokigitaj en la subgenro Melanitta, distinga el la subgenro Oidemia, formata de la Amerika kaj de la Nigra maranasoj.
Ĝi vintras pli sude en moderklimataj zonoj, en Eŭropo, tiom sude kiom ĝis Britio, kaj la Nigra kaj la Kaspia Maroj. Malgrandaj nombroj atingas Francion kaj norda Hispanion. Ili formas grandajn arojn en taŭgaj marbordaj akvoj. Tiu aroj estas tre ligataj kaj la birdoj tendencas ekflugi kune.
Ĝi grandas 55 cm, kaj estas tre nigra anaso kun dika beko, tre blanka kaj kontrasta flugilmakulo, nome spegulo, de kio la komuna nomo, sed nepras eviti konfuzon kun la kaj samgenra kaj samsubgenra Blankaflugila maranaso, kvankam foje ambaŭ estas konsiderataj samspeciaj. Estas ruĝaj la kruroj. Ĝi karakteras pro sia diketa korpoformo kaj granda beko. Ĝi estas la plej granda maranaso je 51–58 cm.
Temas pri specio kun klara seksa duformismo. La masklo estas tutnigra, escepte pro blanko sub la okulo kaj ĉe speguleto. Li havas tuberecan flavecan bekon kun nigra bazo. La inoj estas malhelbrunaj al nigrecaj kun du blankaj makuloj amabaŭflanke de la kapo kaj kun du blankaj flugilmakuloj. Ŝi diferencas el la masklo ĉefe kape ĉar ŝi havas tie nek blankon ĉeokule nek rimarkindan flavecan tuberecan bekon.
La inanaso kaj anasidoj havas du blankajn makulojn sur la kapoflanko.
La Blankspegula maranaso vivas ĉe la maroj, ĝi ofte videblas eĉ dum forta marondado sur la maro. Ĝi nestas sur insuloj, tundroj kaj arbaroj.
La remburita nesto estas konstruita surgrunde ĉe maro, lagoj aŭ riveroj, en arbaro aŭ tundro. La ino demetas 7-9 ovojn. tiu anaso plonĝas por manĝokapti krustulojn kaj moluskojn.
La Blankspegula maranaso (Melanitta fusca) estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.