From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blankaflugila tringo, Prosobonia ellisi, estas formortinta membro de la granda familio de vadbirdoj nome Skolopedoj, kiu estas endemismo de insularo Moorea de Franca Polinezio, kie loka loĝantaro nomas ĝin te-te en sia lingvo de Tahitio.
Blankaflugila tringo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Prosobonia ellisi Sharpe, 1906 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Estis kolektitaj du ekzempleroj de William Anderson en 1777 dum la tria vojaĝo de kapitano James Cook sed ambaŭ malaperis kaj la specio ekstingiĝis dum la 19a jarcento. La ununura pruvilo de ties iama ekzisto estas notoj de Anderson kaj la priskriboj faritaj el ili, pentraĵo de William Ellis (ligo sube) kaj telero de J. Webber kiu verŝajne priskribas alian ekzempleron.
Tiuj montras iome pli helbrunan birdon ol la tahitia ekzemplero, kun neniu blanka punkto malantaŭ okulo, pli rimarkinda helruĝeca okulringo, du blankaj flugilstrioj kaj ruĝecaj flugilplumoj. Unu el la ekzempleroj de Latham havis flavajn krurojn kaj piedojn. La precizaj rilatoj inter la birdo de Moorea kaj la Tahitia tringo, P. leucoptera, ne estas ankoraŭ entute solvita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.