From Wikipedia, the free encyclopedia
Blanka brasiko (Brassica oleracea var. capitata f. alba) estas unu el la plej gravaj brasikoj kaj speco de kapobrasiko. Ĝi estas unu el la plej malnovaj brasikospecioj. Ĝia sezono en la norda tera hemisfero estas aparte aŭtuno kaj vintro. El blanka brasiko bone kuireblas supoj, brasikokukoj, brasikaj rulaĵoj kaj salatoj. Ĝi nutroscience karakteriziĝas per granda kvanto de vitamino C (46 mg/100 g) kaj antibiotike efikantaj tiocianatoj.
Blanka brasiko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Kultiva grupo | ||||||||||||||
Brassica oleracea grupo Capitata | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Multaj variaĵoj de blanka brasiko havas kapojn signife pli grandajn ol tiuj de ruĝa brasiko. Variaĵoj maturiĝantaj frue en la brasika sezono kutime vendiĝas kiel freŝa legomo. Pli poste maturiĝantaj kaj aparte grandkapaj variaĵoj plejparte en apartaj produktejoj iĝas acida brasiko.
100 g da blanka brasiko enhavas: | ||||||||
fonto | kilokalorioj | kiloĵuloj | akvo | graso | kalio | kalcio | magnezio | vitamino C |
1 | 25 | 104 | 91 g | ? g | 208 mg | 46 mg | 23 mg | 45 mg |
2 | 25 | 103 | 92,18 g | 0,10 g | 170 mg | 40 mg |
12 mg |
36,6 mg |
fonto 1: Souci.Fachmann.Kraut 1994
fonto 2: USDA National Nutrient Database for Standard Reference (serĉovorto "cabbage, raw", tie ankaŭ haveblas pliaj datumoj Arkivigite je 2015-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
En Britio kaj Usono, aparte dum la Unua kaj Dua Mondmilitoj la vorto "Krauts" - "blankaj brasikoj" - estis malapreza moknomo por la germanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.