From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sandviĉa ŝterno, Nigrakrura ŝterno aŭ Blanka ŝterno (Thalasseus sandvicensis, iame Sterna sandvicensis - vidu Bridge et al, 2005) estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseus aŭ krestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn. Tiu ĉi specio estas tre parence rilata kun la Bengala krestoŝterno T. bengalensis, Ĉina krestoŝterno T. bernsteini kaj kun la Eleganta ŝterno T. elegans, kaj krome oni scias, ke ĝi interreproduktiĝis kun la Bengala krestoŝterno.
Sandviĉa ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĉe birdoj, la specia nomo sandvicensis kutime signifas, ke tiu specio estis unuafoje priskribata el Havajo, tiame konata kiel insularo "Sandwich". Tamen la Sandviĉa ŝterno ne ĉeestas tiun insularon; en tiu kazo, la specia nomo aludas al Sandwich, Kent, Tipo (biologio) de la ornitologo John Latham.
Tiu birdo havas tri subspeciojn:
Tiu ĉi specio estas socia birdo kiu reproduktiĝas en tre densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj (sablejoj aŭ rokejoj), kaj kiel escepto en taŭgaj grandaj nesalaj lagoj proksime de marbordo.
Por pariĝado okazas ceremoniaj kaj akrobataj flugoj. La nesto estas engrunda nuda truo (foje kovrita nur de ŝtonetoj aŭ konkeroj) kie la ino demetas unu ĝi tri , blankajn, brunajn aŭ rozecajn ovojn. Malkiel kelkaj el la plej etaj blankaj ŝternoj, ĝi ne estas tre agresema kontraŭ eventualaj predantoj, pro la propra denseco de la nestoj (ofte nur 20–30 cm apartaj) kaj pro la nestado ĉe aliaj pli agresemaj specioj kiel la Arkta ŝterno aŭ la Ridmevo por malhelpi predadon. Ambaŭ gepatroj kovas kaj zorgas la idojn. La specio atingas la seksan maturecon la kvaran jaron.
La Sandviĉa ŝterno manĝas per plonĝado de tre alte fiŝojn, preskaŭ ĉiam el maro, kiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Thalasseus, kaj ĉefe anĉovojn kaj pilĉardojn, foje etajn krustulojn. Ĝi kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado. La flugo estas akrobata.
Tiu ĉi estas mezgranda ŝterno, 37–43 cm longa kun enverguro de 85–110 cm kaj peza 210 ĝis 260 g, kiu malfacile povas esti konfuzita kun iu ajn specio en sia teritorio, kvankam la sudamerika raso povas esti konfuzita kun la Eleganta ŝterno.
Krestoŝternoj diferenciĝas plej facile pri siaj bekoj. La Sandviĉa ŝterno havas maldikan pintakran nigran bekon kun flava pinto, escepte ĉe la flavbeka aŭ oranĝbeka Sudamerika raso. Krome ili havas nigrajn kronon kaj kreston kaj ankaŭ iliaj mallongaj kruroj estas nigraj, de tie la nomo Nigrokrura ŝterno. La supraflugiloj estas helgrizaj kaj la vizaĝo, pugo, vosto (tre forkoforma) kaj subaj partoj blankaj, pro tio tiu ŝterno aspektas tre blanke dumfluge, de tie la nomo Blanka ŝterno, kvankam la unuaj plumoj ĉe flugilpinto malheliiĝas somere. La voĉo estas karaktera laŭta iritiga bruo.
La Bengala krestoŝterno kaj la Eleganta ŝterno diferenciĝas pro havi entute oranĝajn bekojn; la Bengala krestoŝterno diferenciĝas ankaŭ pro havi grizan pugon kaj parte pli fortikan bekon, kaj la Eleganta pro havi iomete pli longan, maldikan bekon. Ĉina krestoŝterno estas la plej simila al la Sandviĉa, sed ĝi havas inversan bekokolorigon, nome flava kun nigra pinto; tiu ne koincidas laŭ teritorio kun la Sandviĉa ŝterno, do la konfuzo estas malprobabla. Vintre, la frunto de la Sandviĉa ŝterno blankiĝas. Junuloj de Sandviĉa ŝterno montras skvamecan aspekton kiel junuloj de Roza ŝterno.
Ili vivas ĝis 24 jarojn.
La Sandviĉa ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.