From Wikipedia, the free encyclopedia
Bistra (hungare: Petrovabisztra) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Sighetu Marmației. En 1992 ĝi havis 678 loĝantojn (rumanoj). Ĝi fariĝis memstara komunumo en 1926 el teritorio de Petrova. Ĝia unua mencio estas en . Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).[1]
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bistra |
Bistra | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Maramureș | |
Alinome | Бистра (ukraine), Petrovabisztra (hungare) | |
Iama hungara departemento | Máramaros | |
Situo | 47° 52′ N, 24° 11′ O (mapo)47.86524.191388888889 | |
| ||
Alto super maro | 365 m | |
Poŝtkodo | 437045 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4.174 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,017 (en 2011; 1.316 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 107289 | |
Administre apartenas al la komunumo la vilaĝoj Crasna Vișeului kaj Valea Vișeului. Ĉiuj tri partoj situas ĉe rivero Vișeu. La komunumo norde limas al Ukrainio. Ekzistas fervoja stacio ("Vișeu Bistra") ĉe la linio inter Sighetu Marmației kaj Dej. Proksime de Crasna Vișeului pasas la nacia vojo DN18.
En la censo de 2002, 1.184 (90 %) el la 1.316 loĝantoj deklaris sin etnaj ukrainoj[2]. En la tuta komunumo la proporcio estis simila.
Laŭ la censo de 2011 la vilaĝo Bistra estis la plej malgranda inter la tri komunumaj partoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.