Bir Zeit
loĝloko en Cisjordanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bir Zeit (arabe بير زيت, transliterigo laŭ sistemo DMG Bīr Zayt, lokale prononcata bīr zēt, ankaŭ transskribata Bir Zait) estas loĝloko en Cisjordanio.
Rapidaj faktoj urbeto • universitata urbo, Administrado ...
Bir Zeit | |||
---|---|---|---|
urbeto • universitata urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 529 (2006) [+] | ||
Loĝdenso | 324 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 58′ N, 35° 12′ O (mapo)31.97222222222235.195555555556 [+] | ||
Alto | 815 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Birzeit [+] | |||
Fermi
Laŭ la stato de 2006 en la urbo vivis 4 529 loĝantoj sur areo de 14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 324 loĝantoj/km².
La loko komence de la 20-a jarcento famiĝis inter fabelosciencistoj kaj orientalistoj de Eŭropo kaj Ameriko pro tre ampleksa araba fabelaro, la "popolaj rakontoj el Palestino, kolektita ĉe la kamparanoj de Bīr Zēt" - temas pri la dua plej ampleksa araba rakontaro post Mil kaj Unu Noktoj. Nuntempe la loko konsideratas, aparte pro la proksima samnoma Universitato Bir Zeit, kiel centro de palestina rezistado kontraŭ la israela armea okupaciado de la regiono.