Bikso orelana
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bikso orelana (latine Bixa orellana) estas biologia specio de dukotiledonaj plantoj el la genro bikso (Bixa), el la familio de Biksacoj (Bixaceae) kaj el la klaso de malvaloj (Malvales). Plantoj de la specioj hejmas en la tropika zono de Sudameriko, aparte en ties centra parto Amazonio, sed nuntempe ankaŭ portiĝis al Sudorienta Azio kaj tie same multe disvastiĝis.
Bikso orelana | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
bikso orelana Bixa orellana | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Bixa orellana L. (1753) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La plantoj produktas intense ruĝan laktosukon, kaj ankaŭ la plantaj semoj, krom esti uzataj kiel spico, utiliĝas kiel kosmetika farbilo, la biksa kolorigilo. La indiĝenoj de Amazonio tradicie uzas la farbon kiel natura kolorigilo en nutraĵoj, kosmetike por kolorigo de haŭto kaj hararo - pro spiritismaj celoj, protekte kontraŭ insektoj kaj kontraŭ sunradiado. Nuntempe ĝi ankaŭ industrie uzatas en produktado de lipoŝminko.
La folioj samkiel la semoj krome ankaŭ konsideratas bona kuracilo kontraŭ bronkito kaj konjunktivito. En Usono kontraŭinflama kuracilo el la semoj produktiĝas ekde la jaro 1998.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.