Biblioteko Trinity College (Dublino)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Biblioteko de Trinity Kolegio (Dublino) (irlande Leabharlann Choláiste na Tríonóide) estas akademia biblioteko en Irlando, la ĉefbiblioteko de Trinity College en Dublino kaj la plej granda biblioteko en la lando. Ĝi servas Trinity Kolegio kaj la Universitato de Dublino. Ĝi estas deponeja biblioteko aŭ "kopirajta biblioteko", sub kiu, eldonejoj en Irlando devas deponi kopion de ĉiuj iliaj eldonoj tie, sen kosto.
Biblioteko Trinity College | |
---|---|
biblioteko | |
biblioteko, universitata biblioteko [+] | |
Lando | Irlando |
Situo | Dublino |
- koordinatoj | 53° 20′ 38″ N, 6° 15′ 17″ U (mapo)53.343812699452-6.2546359301613 [+] |
Estiĝo | 1592 |
Tuta stoko | 4,5 milionoj da eroj |
Biblioteko Trinity College | |
Vikimedia Komunejo: Trinity College Library, Dublin [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
Ĝi havas 4,5 milionojn da eroj, kaj la bibliotekaj kolektoj inkludas librojn, inkunablojn aŭ malnovajn presaĵojn, mapojn, historiajn manuskriptojn, revuojn, gazetojn, muzikdokumentojn, kaj fotojn.
La manuskriptoj en tiu biblioteko inkludas la naŭjarcentan Libron de Kells. Tiu libro estas konstante konservita ĉi tie ekde la malfrua 17-a jarcento, ekde kiam Henry Jones, anglikana Episkopo de Distrikto Meath deponis ĝin en Kolegio Triunuo.