Poliandrio (el la grekaj poly- multaj, andras- viro) aŭ pluredzeco aludas al formo de geedzeco kie ino havas du aŭ pliajn edzojn samtempe. La formo de poliandrio kie virino geedziĝas al du aŭ pliaj fratoj estas konata kiel "frata poliandrio", kaj oni supozas fare de multaj antropologoj, ke ĝi estas la plej ofta formo.

Thumb
  •  Polygamio estas laŭleĝa
  •  Nekonata laŭleĝa statuso
  •  Polygamio estas nur laŭleĝa por Islamanoj
  •  Polygamio estas kontraŭleĝa, sed ne kriminaligata praktikado
  •  Polygamio estas kontraŭleĝa kaj kriminaligata praktikado
  • * En Eritreo, Hindio, Filipinoj, Singapuro, kaj Srilanko, poligamio estas nur laŭleĝa por islamanoj. * En Niĝerio kaj Sud-Afriko, poligamiaj geedziĝoj sub kustima leĝo kaj por islamanoj estas leĝe agnoskataj. * En Maŭricio, poligamiaj geedziĝoj havas neniun leĝan agnoskon. Islamanaj viroj povas, kvankam, "pluredziĝi" al ĝis kvar virinoj, sed ili ne havas la leĝan edzinan statuson.
    Thumb
    Draupadi kun siaj kvin edzoj, en la templo Dasavatar, Deogarh, Utar-Pradeŝo, Barato.

    Homa poliandrio

    Poliandrio ĉe homa rilataro okazis en landoj tiom diversaj kiom Tibeto; la Kanada Arkto; nordaj partoj de Nepalo; Niĝerio;[1] Butano; partoj de Barato (nome Ladaĥo; Zanskaro); Srilanko[1]; kaj kelkaj antaŭkontaktaj socioj de Polinezio,[2] kvankam probable nur inter virinoj de plej altaj kastoj ĉe tiu lasta.[3] Ĝi okazis ankaŭ ĉe kelkaj regionoj de Junano kaj Siĉuano de Ĉinio, kaj en kelkaj subsaharaj afrikaj popoloj kiaj ĉe Masajoj en Kenjo kaj norda Tanzanio[4] kaj en amerikindiĝenaj komunumoj.

    Animala poliandrio

    Ĉe kutimara ekologio poliandrio estas tipo de reprodukta adaptado kie unu ino pariĝas kun multaj maskloj. Alia mala[5] reprodukta sistemo al tiu estas poliginio kie unu masklo pariĝas kun multaj inoj (ekz., leonoj, cervoj, kelkaj primatoj kaj multaj specioj kie estas alfa masklo).

    Referencoj

    Literaturo

    Wikiwand in your browser!

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

    Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.