Betilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Betilo (vorto el la hebrea Beth-El: Loĝejo de Dio aŭ Rememoro de Dio), estas vorto kiu indikas sanktan ŝtonon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Baetylus_%28sacred_stone%29.jpg/320px-Baetylus_%28sacred_stone%29.jpg)
En kelkaj ŝemidaj kulturoj ĝi uziĝas ankaŭ por la restaĵoj aŭ spuroj de meteoritoj kiuj frapis la teron. Tiu ĉi nomo uziĝas por montri ajnan starantan ŝtonon kiu rememorigas la ĉeeston de la dieco kaj la situon de sankta loko. La vorto ankaŭ uziĝas kiel ĝeneralaĵo al ajna ŝtono kiu estas konsiderata sankta en iu specifa kulturo.
La plejmulto el la betiloj, verŝajne venantaj el meteoritoj, estis dediĉitaj al la gedioj aŭ estis kultitaj kiel simboloj de la dieco mem.