From Wikipedia, the free encyclopedia
Besta Politiko en EU - oficiale angle Animal Politics EU (mallongigo: APEU) estas asocio de eŭropaj politikaj partioj favore al protektado de bestaj rajtoj.
Besta Politiko en EU | |
---|---|
Animal Politics EU (APEU) | |
Prezidanto | |
Fondis | 2014 |
Komandejo | |
Politika Ideologio | protektado de bestaj rajtoj |
Internacia Parenceo | |
Eŭropa Parlamenta Grupo | Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj |
Koloroj | Verda |
Retejo | Oficiala retejo |
Vidu ankaŭ | |
La asocio estis fondita de sep partioj antaŭ la Eŭropaj balotoj 2014 sub la nomo Eŭro Besto 7 aŭ angle Euro Animal 7. En la baloto, du el la implikitaj partioj povis ĉiu gajni mandaton en la Eŭropa Parlamento: Stefan Bernhard Eck el la germana partio Partei Mensch Umwelt Tierschutz ("Partio Homo-Medio-Bestoprotekto") kaj Anja Hazekamp de la nederlanda Partij voor de Dieren ("Partio por la bestoj"). Ambaŭ apartenas al la Konfederacia Grupo de Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj/Nordia Verda Maldekstro. Eck forlasis la nacian bestprotektan partion fine de 2014, sed restis membro de la grupo.
Por la Eŭropaj balotoj 2019, la alianco disetendiĝis por inkluzivi kvar pliajn partiojn kaj regrupiĝis sub la nomo Besta Politiko en EU, angle Animal Politics EU. Tri membropartioj gajnis po unu parlamentanan sidlokon en la baloto. Du el la tri parlamentanoj eksiĝis de siaj partioj en februaro kaj junio 2020 respektive.
lando | Politika partio | Nacia parlamentanoj | Eŭropaj elektoj 2014 | Eŭropaj Elektoj 2019 |
---|---|---|---|---|
Belgio | DierAnimal | – | – | 1,49% |
Germanio | Partei Mensch Umwelt Tierschutz | – | 1.2%, 1 sidloko | 1,45%, 1 sidloko |
Finnlando | Suomen Eläinoikeuspuolue | – | – | 0.16% |
Francio | Parti Animaliste | – | – | 2.16% |
Italio | Partito Animalista Italiano | – | – | 0.60% |
Nederlando | Partij voor de Dieren | 4,2%, 1 sidloko | 4,02%, 1 sidloko | |
Portugalio | Pessoas – Animais – Natureza | 1,7% | 5.46%, 1 sidloko | |
Svedio | Djurens parti | – | 0,2% | 0,10% |
Hispanio | Partido Animalista Contra el Maltrato Animal | – | 1,1% | 1.31% |
Britio | Animal Welfare Party | – | 1.0% | 1,13% |
Kipro | Besta Partio Kipro Κόμμα για τα Ζώα Κύπρου | – | 0,9% | 0,79 % |
7 partioj, 2 sidlokoj | 11 partioj, 3 sidlokoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.