From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Bergün (germane Kreis Bergün, romanĉe Circul Bravuogn) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 030 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Bergün/Bravuogn.
Komunumaro Bergün | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Ĉefloko | Bergün/Bravuogn |
Koordinatoj | 46° 37′ N 9° 45′ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 930 (2009-12-31) |
Areo | 190,14 km² |
Loĝantardenseco | 5 loĝantoj/km² |
La komunumaro Bergün konsistas el la supra Albulovalo kaj etendiĝas en oriento ĝis la kulmino de Albulopasejo.
En nordo la komunumaro Bergün limas al la komunumaro Davos, en oriento kaj sudo al la komunumaro Supra Engadino, en sudokcidento al la komunumaro Surses, en okcidento al la komunumaro Alvaschein, kaj en nordokcidento al la komunumaro Belfort.
Tra la komunumaro pasas la vojo n-ro 749, kiu kondukas de Tiefencastel tra la Albulopasejo al Engadino kaj paralele al ĝi la Albulolinio de Retia Fervojo, kiu ek de 2008 estas Monda Heredaĵo de UNESKO.
La komunumaro Bergün konsistas el 2 komunumoj (ciferoj de decembro 2009). Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bergün/Bravuogn | 474 | 145.65 | 3521 | |
Filisur | 456 | 44.49 | 3522 | |
Totale | 2 | 930 | 190,14 |
La komunumaro Bergün estis kreita en la jaro 1854 el la malnova tribunalkomunumo. Ĝis la 31-a de decembro 2008 ankaŭ la iama komunumo Wiesen apartenis al la komunumaro Bergün. Kun efiko de la 1-a de januaro 2009 Wiesen estis integrita al la urbo Davos kaj tiel fariĝis parto de la komunumaro Davos. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.