From Wikipedia, the free encyclopedia
Berbérati estas la tria plej granda urbo de Centr-Afrika Respubliko. Ĝi havis proksimume 77 mil loĝantojn laŭ la censo de 2003. Ĝi estas la ĉefurbo de la prefektujo Mambéré-Kadéï. La urbo situas en la sudokcidenta parto de la lando, apud la landlimo kun Kameruno.
Berbérati estis cedita de Francio al Germanio per la moroka-konga traktato de 1911, tiel fariĝante parto de la germana kolonio Neukamerun, antaŭ ol refariĝi franca dum la Unua mondmilito. En Berbérati troviĝas flughaveno kaj grava malsanulejo. La urbo estas ofte vizitata de turistoj irantaj al la rezervejo Dzanga-Sangha. La urbo estas la sidejo de la romkatolika episkopejo de Berbérati.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.