From Wikipedia, the free encyclopedia
Bengt Olof ÅRADSSON, naskiĝis en 1951, estas sveda esperantisto. Li redaktas la revuon Dia Regno de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) kaj redaktis la revuon de la Sveda Esperanto-Federacio (SEF), La Espero, kaj estas estrarano de la internacia KELI-movado. Inter 2005 kaj 2011, li estis prezidanto de SEF.
Bengt Olof Åradsson | |
---|---|
Bengt Olof Åradsson en 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1951 en Mörarp, Svedio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Leginte artikolon en la ĉiu-taga gazeto Helsingborgs Dagblad pri la "plej facila lingvo en la mondo" li ekinteresiĝis pri Esperanto jam dum la lastaj bazlernejaj jaroj. Tamen daŭris ĝis la komenco de la 70aj jaroj antaŭ ol li eklernis la lingvon en Lund sub la gvidado de Olle Olsson. Post aktiva periodo en la sveda sekcio de KELI, eĉ estante ĝia prezidanto dum mallonga tempo, li restis pasiva membro dum pluraj jaroj. Je la ŝanĝo al la nova jarcento li denove aktiviĝis kaj nun kiel estrarano en la internacia KELI-movado.
Ekde 2005 li redaktas la revuojn Dia Regno kaj ekde 2012 La Espero, la revuon de la SEF. Li estis prezidanto de SEF inter la jaroj 2005 kaj 2011.
Åradsson naskiĝis en 1951 en la vilaĝo Mörarp en la komunumo de Helsingborg, en sudsveda Skanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.