Belvidejo de Petro
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Belvidejo de Petro (ĉeĥe Petrova výšina) ebligas belegan vidon al la valo de la rivero Teplá. Tiun ĉi lokon vizitis rusa caro Petro 1-a la Granda dum lia restado en Karlovy Vary. Tio okazis en la jaro 1712. Rajdante sur ĉevalo - tiam ankoraŭ tra sovaĝa naturo, li atingis la pinton de la altaĵo. Tie li gravuris en la lignan krucon, kiu tiam staris sur la plej alta roko, siajn komenc-literojn (latine M.S.P.I. = manum sua Petro I.a.). Por memoro al Petro I-a staras nun sur la altaĵo lia busto. La buston oni ĉi tie starigis en la jaro 1877. Sabloŝtonan skulptaĵon faris Tomáš Seidan el Prago (profesoro de art-akademio, instruisto de konata J.V. Myslbek).
Belvidejo de Petro | |
ĉeĥe: Petrova vyhlídka | |
belvidejo | |
Belvidejo de Petro de glorieto de Mayer en junio de 2007 | |
Oficiala nomo: Belvidejo de Petro | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary |
Administra municipo | Karlovy Vary |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Belvidejo de Petro |
- koordinatoj | 50° 13′ 22″ N 12° 52′ 46″ O (mapo) |
Materialo | ligna kruco sur roko |
Estiĝo | 1877 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Petr Veliký lookout | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.