Brazila Esperantista Junulara Organizo
organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Brazilo, landa sekcio de TEJO / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brazila Esperanta Junulara Organizo (BEJO) estas organizo, kiu celas kunigi junajn esperanto-parolantojn el la diversaj regionoj de Brazilo. BEJO estas landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj juna sekcio de la Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estis fondita en 1967 en la urbo Santos Dumont, Minas-Ĝerajso, okaze de la 2-a Brazila Seminario de Esperanto kaj poste, pli precize en 1968 fariĝis landa sekcio de TEJO. Kvankam ĝin trafis multaj krizoj dum tra sia historio, BEJO kutime havis gravan rolon en la brazila esperanto-movado. Malgraŭ asocio sendependa, ĝi daŭrvivis ĝis nun apogata de la Brazila Esperanto-Ligo, de kiu ĝi oficiale fariĝis sekcio dum la 41-a Brazila Kongreso de Esperanto (2006).