From Wikipedia, the free encyclopedia
Bedo estas plata kaj niveligita peco de grundo, preparita por plantoj. Ekzistas diversaj bedoj, ekzemple florbedo, sembedo (el kreskantaj semitaj plantoj), herbobedo, sterkobedo, altbedo, varmobedo. Specialo formo de bedo estas platbando. Ĝenerale bedo estas monokulturo.
Por bedo oni dividas pecon de kultivata arealo. La bedoj estas faritaj jare. Kiel vojo por prilabori la arealon oni havas neplantitan strion. La ne kultivitaj areoj inter la bedoj estas la vojoj por flegi permane aŭ per malgranda traktoro.. [1].[2]
La larĝeco de permane flegitaj legombedoj estas inter 1,1 ĝis 1,2 m. Inter la du bedoj estas ĉ. 0,30m larĝa vojo por surpaŝi flegante la bedojn..[3] precipe florbedoj aŭ bedoj en parkoj aŭ ĝardenoj ofte estas faritaj poir pli ol unu jaro. La ornambedoj ofte havas randon el heĝoj. Ofte estis plantitaj tie malaltaj buksoj.
La bedoj estas la plej bona loko por kreskigi plantojn, pro la akvodrenado, kiu malhelpas la radikojn putriĝi pro troa akvo.
Por faciligi la enradikiĝon de la radikoj en la grundo, kio akcelas la rapidecon de kreskigo al matura planto. Kontrolu ĉiutage ĉu la grundo estas sufiĉe humida, kaj akvumu ĝin laŭbezone.
Eblas kombini malsamajn kultivaĵojn en la sama bedo kondiĉe ke, la semitaj areoj estas dividitaj laŭ la alteco de la plantoj aŭ laŭ la rapideco de kresko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.