Beatrica de Holte
From Wikipedia, the free encyclopedia
Beatrica de Holte (naskiĝinta proksimume 1250; mortinta la 4-an de decembro 1326 en Essen) estis ekde 1292 ĝis sia morto princabatino de la abatinejo Essen.
Beatrica de Holte | ||
---|---|---|
Princabatino de Essen ![]() | ||
Beatrica de Holte sur fondintobildo de ŝia brakorelikvujo | ||
Regado | 1292– | |
Antaŭulo | Berta de Arnsbergo | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | proksimume 1250 | |
Morto | 4-an de decembro 1327 (1327-12-04) en Essen | |
Profesio | ||
Okupo | abatino ![]() | |
Aktiva en | Essen vd | |
Ŝi finfaris la novkonstruaĵon de la katedralo de Essen, kiun ŝia antaŭulo kiel abatino, Berta de Arnsbergo, estis komencinta post la katastrofa brulego de 1275. Por la katedrala trezoro de Essen ŝi donacis grandan brakorelikvujon. Beatrica, kiu ne je ĝenerala konsento akiris sian postenon, sekurigis la minacatan ekonomian ekziston de la abatinejo, metante la ĉefbienojn, kies perdiĝo minacis pro la postuloj de lokaj administrantoj, per interkonsentoj aŭ reaĉeto denove sub regadon de la abatinejo.
Al Beatrica same kiel ŝia antaŭulo Berta de Arnsbergo mankis la brilo de imperiestra deveno, kiu faris la plej gravajn abatinojn de Essen, Matilda, Sofia kaj Teofano influriĉajn personojn. Per la rekonstruo de la abatopreĝejo, la ekonomia solidigo de la abatinejo kaj la defendo kontraŭ la ekspansiemo de la elektoprinclando Kolonjo Beatrica kondukis la abatinejon el ekzistominaca krizo kaj sekurigis tiel la pluekziston kiel memstara imperia princlando.