Be'er Ŝeba
urbo en Israelo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Be'er Ŝeba, Berŝeba aŭ Birŝeba estas urbo en la sudo de Israelo, en la dezerto Negevo. Ĝi estas la plej granda urbo en Negevo, kaj la sesa plej granda en Israelo, laŭ la stato de 2018 en Berŝeba vivis 209 000 loĝantoj sur areo de 117,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 779 loĝantoj/km². Administre la urbo apartenas al la Suda Distrikto de Israelo. Ĝi estas konsiderita la regiona "ĉefurbo" de la sudo de Israelo, nome la Negevo.
Rapidaj faktoj 'er Ŝeba, Administrado ...
Be'er Ŝeba | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego turisma celloko vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 84*** | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 209 000 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 779 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 16′ N, 34° 48′ O (mapo)31.25888888888934.797777777778 [+] | ||||
Alto | 260 m [+] | ||||
Areo | 117,5 km² (11 750 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Beersheba [+] | |||||
Fermi
La urbo estas tre antikva, kaj ĝi estas menciita en la Biblio. Nuntempe la loĝantaro preskaŭ komplete konsistas el judoj kiu origine venis al Israelo el arabaj landoj aŭ el la eksa Soveta Unio, kaj el la idoj de tiuj enmigrintoj.
La urbo ankaŭ inkluzivas la Universitaton Ben-Gurion de Negevo.