From Wikipedia, the free encyclopedia
Anĉisĥati Baziliko de Sankta Maria (kartvele: ანჩისხატი) estas la plej antikva preĝejo de Tbiliso, ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi apartenas al la Kartvela Eklezio kaj venas de la 6-a jarcento. Laŭ la kronikoj, la preĝejo estis konstruita de la reĝo Daĉi de Iberio (ĉ. 522-534), kiu ĉefurbigis Tbilison dum lia regado. La baziliko estis damaĝita kaj rekonstruita multfoje kun la paso de la jarcentoj, pro la militoj inter Kartvelio kontraŭ la persoj kaj turkoj kiuj ofte invadis la urbon. La sonorilturo, el briko, proksime de la baziliko, estis konstruita de la Katolikoso Domenti en 1675. Ĝia aspekto draste ŝanĝiĝis en la jardeko de 1870, kiam oni aldonis kupolon. Dum la soveta regado la diservado kaj aliaj religiaj ceremonioj estis interrompitaj en la Baziliko de Anĉisĥati, kaj la konstruaĵo konvertiĝis en muzeo pri manartaĵoj. Poste ĝi estis uzata kiel art-ateliero. De 1958 al 1964 ĝi estis restaŭrita okaze de la Jubileo de la 1500-jariĝo de Tbiliso, kiu reformis ĝin laŭ ĝia aspekto en la 17-a jarcento, tamen, ne estis ĝis 1989, post la sendependiĝo de Kartvelio, kiam la baziliko denove funkciis kiel religia konstruaĵo.
Baziliko Anĉisĥati | |||
---|---|---|---|
ანჩისხატი | |||
| |||
ortodoksa preĝejo | |||
Estiĝo | 6-a jarcento | ||
Lando | Kartvelio vd | ||
Situo | Tbiliso | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 41′ 44″ N, 44° 48′ 25″ O (mapo)41.69543444.8068481 [+] | ||
| |||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.