Bayer 04 Leverkusen
germana sporta kaj aparte futbala klubo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bayer 04 Leverkusen (oficiala nomo Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH) estas profesia futbalklubo en la germania urbo Leverkusen proksime de Kolonjo. La eksa licenca futbala sekcio de la de la sporta klubo TSV Bayer 04 Leverkusen en 1999 transformiĝis al memstara komerca societo kaj ekde tiam estas centprocenta filio de la kemia konzerno Bayer AG, el kies laboristaro la sporta klubo origine ekestis la 1-an de julio 1904.
Bayer 04 Leverkusen | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • profesia sporta teamo | |||
Kluba nomo | Bayer 04 Leverkusen Fußball GmbH | ||
Fondita | 1-a de julio 1904 | ||
Stadiono | BayArena | ||
Kapacito | 30 210 | ||
Prezidanto | afergvidanto Wolfgang Holzhäuser | ||
Trejnisto | Sascha Lewandowski, Sami Hyypiä | ||
Ligo | unua germania ligo de futbalo - Bundesliga | ||
2021/22 | 3-a pozicio | ||
Oficiala retejo | www.bayer04.de | ||
| |||
La unua futbala teamo de Bayer 04 en 1979 avancis al la unua germania ligo de futbalo - Bundesliga kaj de tiam sen interrompoj konkuras en la plej alta nacia ligo de futbalo. Ekde la venko de la UEFA-pokalo en 1988 ĝi estas inter la entute ok germanaj profesiaj klubaj futbalteamoj, kiuj gajnis internacian titolon. Inter la plej grandaj sukcesoj de la klubo krome kalkuliĝas la gajno de la nacia pokalo en 1993 kaj la atingo de la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA en 2002. Pro multaj duaj pozicioj en diversaj turniroj dum la lastaj 15 jaroj, interalie kvin duaj pozicioj en germanaj ĉampionecoj, la teamo tamen havas la renomon de "eterne nur dua plej bona" teamo - iuj mokantoj eĉ laŭ la silabo "vic-" de la vorto "vicĉampiono", germanlingve "Vize-" nomas la urbon kaj sian teamon "Vizekusen".