Baugé-en-Anjou
komunumo en la departemento Maine-et-Loire de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Baugé-en-Anjou (proksimuma prononco: 'boĵE-an-anĵU') , esperante Baŭĝeo-en-Anĵuo, estas nova franca komunumo situanta en la departemento Maine-et-Loire en la regiono Luarlandoj.
Baugé-en-Anjou | |||
---|---|---|---|
La fontano de Reĝo René | |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Lando | Francujo | ||
Regiono | Luarlandoj | ||
Departemento | Maine-et-Loire | ||
Arondismento | Saumur | ||
Kantono | Beaufort-en-Vallée | ||
INSEE kodo | 49018 [+] | ||
Poŝtkodo | 49150 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Philippe Chalopin 2014-2020 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 757 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 33′ N, 0° 6′ U (mapo)47.542777777778-0.10388888888889 [+] | ||
Areo | 268,16 km² (26 816 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baugé-en-Anjou [+] | |||
Tiu nova komunumo naskiĝis la 1-a de januaro 2013 per grupigo de kvin malnovaj komunumoj de Baugé, Montpollin, Pontigné, Saint-Martin-d'Arcé kaj Le Vieil-Baugé, kiuj iĝas delegitaj komunumoj. Kiel ĝia ĉefa komunumo nomumiĝis Baugé.
La 1-a de januaro 2016, tiu grupigo etendiĝis al naŭ aliaj komunumoj de la antaŭa komunumaro de la kantono de Baugé. La nova komunumo nombras do 15 delegitajn komunumojn communes déléguées, t.e. hodiaŭ Baugé, Bocé, Chartrené, Cheviré le rouge, Clefs, Cuon, Échemiré, Fougeré, Guédeniau, Montpollin, Pontigné, Saint Martin d'Arcé, Saint Quentin lès Beaurepaire, Vieil Baugé kaj Vaulandry.
La Esperanto-kulturdomo Kastelo Greziljono situas apud Baugé.