From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo de Orŝa (beloruse Бітва пад Оршай, litove Oršos mūšis, pole Bitwa pod Orszą, 8-a de septembro 1514) - estas la plej granda batalo de la milito 1512-1522 inter Moskva ŝtato kaj Grandduklando Litovio okazinta inter la litoviaj (precipe belorusaj) kaj moskvaj armeoj apud la rivero Krapivenka, kiu estas je 5 km de Orŝa.
Batalo de Orŝa | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: milito de la Moskva princlando kontraŭ la Grandduklando Litovio (1512-1522) | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Litvo |
Moskva princlando | ||||||
Komandantoj | |||||||
Kanstancin Astroĵski | Ivan Ĉeladin | ||||||
Forto | |||||||
30 000 litoviaj kaj 4 000 polaj soldatoj[1][2] | 80 000 da soldatoj | ||||||
La batalo estis unu el la plej grandaj bataloj en Eŭropo en la komenco de 16-a jarcento. La venko de la Grandduklando Litovio okazigis ŝancon reveni la kaptitoj de malamiko Dubroŭna, Mscislaŭ kaj Kriĉaŭ. Post la milito, ĝis 1518 okazis neniu entrudiĝoj de Moskvaj trupoj en Belorusio (krom unuopaj atakoj).
Nuntempe la venko de Orŝa estas konsiderata kiel unu el la unuaj en la serio de triumfo de belorusaj armeoj.
Eble la batalo estis la plej signifa venko de litova armeo super la moskva armeo, kaj ĝi ankaŭ ricevis konsiderindan atenton en tuta Eŭropo, metas fortan stampon sur Belorusa kulturo (ekz., "Laŭdo al duko Astroĵski" en Volinia).
Ekde perestrojko, Belorusa socio komencis festi la 8-an de septembro kiel "Tago de Belorusa Armea Gloro".
La armeo de la Grandduklando Litovio, kiu gvidiĝis de la Grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a, konsistis el reprezentantoj de ambaŭ landoj. La Granda duko povis kolekti sub iliaj flagoj en Minsk, iomete pli ol 35.000 soldatoj. Estis 16,000 litvaj soldatoj (La plimulto de kiuj estis belorusoj) sub la komando de la fama hetmano Kanstancin Astroĵski, 14.000 pola kavalerio, 3.000 mercenaria infanterio kaj 2.500 volontuloj el Pollando. Sigismondo kune kun 4000 da trupoj restis en Barisaŭ, kaj la ĉefa korpo (pli ol 30 mil personoj) estrita de Kanstancin Astroĵski marŝis al Moskvaj invadintoj. Taĉmentoj de trupoj estis komanditaj de J. Radzivil, J. Alelkaviĉ, J. Svjarĉoŭski, ktp.
La tuta nombro de Moskva rajdanta armeo sub la komando de Ivan Ĉeladin estis 80 mil personoj. La armeo konsistis tute el kavalerio fevdalnaga milicio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.