Batalo de Kluŝino
From Wikipedia, the free encyclopedia
La batalo de Kluŝino estis batalo kiu okazis la 4-an de julio 1610 (la 24-an de junio laŭ Julia kalendaro), dum la pola-rusa milito 1609-1618.
La batalo okazis inter pola armeo komandata de krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski (6556 kavalerianoj – en tio 5556 rajdistoj, 200 infanterianoj) kaj rusa armeo gvidata de princo Dimitrij Ŝujskij (ĉ. 35 mil de rusa-sveda soldataro) kun sveda helpa trupo subgvide de Jacob Pontusson De la Gardie.
La atako de la armeo de Żółkiewski frakasis la moskvan soldataron kaj ĉesigis batalon de fremda helpa soldataro flanke de Ŝujskij, kiu panike fuĝis kun savitaj rusoj. Tio kaŭzis kapitulacon de blokita armeo de Grigorij Valujev en Carjovo Zajmiŝĉe (ĉ. 8 mil homoj).
Post la malvenko bojaroj (rusaj nobeloj) detronigis caron Bazilon Ŝujskij carigante polan reĝidon Ladislao kaj Żółkiewski eniris Moskvon. Laŭ aliaj donitaĵoj la pola armeo nombris 3900 kavalerianoj, 400 piedigitaj kozakoj, 200 infanterianoj, entute 4500 soldatoj kaj la kontraŭa flanko nombris 25000 soldatoj kaj 20000 armitaj kamparanoj.