![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/Torpedoed_cruiser_USS_Chicago_%2528CA-29%2529_low_in_the_water_on_30_January_1943.jpg/640px-Torpedoed_cruiser_USS_Chicago_%2528CA-29%2529_low_in_the_water_on_30_January_1943.jpg&w=640&q=50)
Batalo ĉe insulo Rennell
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo ĉe insulo Rennell (en angla: Battle of Rennell Island, en japana: レンネル島沖海戦) okazis la 29an–30an de Januaro 1943. Ĝi estis la lasta grava marbatalo inter Usona Ŝiparmeo kaj la Imperia Japana Ŝiparmeo dum la kampanjo de Guadalcanal en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi okazis en Suda Pacifiko inter la insuloj Rennell kaj Guadalcanal en la sudaj Salomonoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/Torpedoed_cruiser_USS_Chicago_%28CA-29%29_low_in_the_water_on_30_January_1943.jpg/640px-Torpedoed_cruiser_USS_Chicago_%28CA-29%29_low_in_the_water_on_30_January_1943.jpg)
En la batalo, japanaj ŝiparmeaj ter-bazitaj torpedo-bombaviadiloj, klopodante havigi protekton por la tuja evakuado de japanaj fortoj el Guadalcanal, faris kelkajn atakojn dum du tagoj al usonaj militŝipoj kiuj operacis sude de tiu insulo. Aldone ili alproksimiĝis al Guadalcanal kun la celo ataki japanajn ŝipojn kiuj povus aperi, ĉar la usona forto estis protektanta aliancanan transportan ŝipkonvojon kiu klopodis porti tien anstataŭajn trupojn.
Kiel rezulto de la japanaj aeratakoj al la transporta forto, unu usona peza krozoŝipo estis sinkigita, unu destrojero estis tre damaĝita, kaj la cetero de la usona transporta forto estis devigita retiriĝi el la areo de sudaj Salomonoj. Parte ĉar ili sukcesis revenigi la usonan transportan forton en tiu batalo, la japanoj ankaŭ sukcese evakuis siajn restintajn trupojn el Guadalcanal ĉirkaŭ la 7a de Februaro 1943, kio lasis ĝin en la manoj de Aliancanoj finigante tiel la batalon por la insulo.