![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/USS_Salt_Lake_City_%2528CA-25%2529_in_action_during_the_Battle_of_the_Komandorski_Islands_on_26_March_1943_%252880-G-73827%2529.jpg/640px-USS_Salt_Lake_City_%2528CA-25%2529_in_action_during_the_Battle_of_the_Komandorski_Islands_on_26_March_1943_%252880-G-73827%2529.jpg&w=640&q=50)
Batalo ĉe Komandorski-insularo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Batalo ĉe Komandorski-insularo estis marbatalo inter la usona kaj la japana marfortoj kiu okazis la 27an de Marto 1943 en Norda Pacifiko, sude de la sovetaj Komandorski Insuloj. La batalo estis dumtaga surfaca kunfronto en kiu aerapogo ludis nemalhaveblan rolon kaj en kiu la pli malgranda usona forto evitis kompletan detruadon ĉefe pro bona sorto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/USS_Salt_Lake_City_%28CA-25%29_in_action_during_the_Battle_of_the_Komandorski_Islands_on_26_March_1943_%2880-G-73827%29.jpg/640px-USS_Salt_Lake_City_%28CA-25%29_in_action_during_the_Battle_of_the_Komandorski_Islands_on_26_March_1943_%2880-G-73827%29.jpg)
Frumatene de la 26a de Marto, la japana konvojo estis haltigita per la usona ŝiplinio je ĉirkaŭ 100 mejlojn sude de la Komandorski insuloj kaj 180 mejlojn okcidente de Attu, ĝuste okcidente de la Internacia datlinio.[1] Pro la malproksima loko de la batalo kaj hazarda trafo en malferma oceano, neniu el ambaŭ ŝiparoj havis aeran aŭ submarŝipan helpon, kio faras tion unu el la malmultaj bataloj ekskluzive inter surfacaj ŝipoj en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito kaj unu el la lastaj puraj kanonaj dueloj inter ŝiparoj de ĉefaj surfacaj luktantoj en marbatala historio.