From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barboparuo, Lipharulo, Barbopanuro aŭ Panuro, Panurus biarmicus, estas tre rara eta paserina birdo. Ĝi estas konata kiel Barboparuo pro simileco kun la Longvosta paruo, aŭ kiel Barba paradoksornito, kiam ĝi estis lokita kun tiuj post kiam ĝi estis forigita el la familio de paruedoj. Sed laŭ pli ĵusaj studoj, ĝi estas fakte unika kantobirdo – neniu alia vivanta specio ŝajne estas specife rilata al ĝi. Tiel ŝajnas, ke oni devus agnoski la monotipan familion de Panuredoj kun nur tiu genro kaj specio. Ĝi estis iam konsiderata membro ĉu de Timaliedoj ĉu de Paradoksornitedoj.
Barboparuo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Barboparuo, maskla plenkreskulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Panurus biarmicus (Townsend, 1837) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Barboparuo estas specio el moderklimataj Eŭropo kaj Azio de Bretonio al la Kaspia Maro tra Iberio, Centra Eŭropo, Hungario, Rumanio, Bulgario, Krimeo ktp, sed kun teritorio tre fragmentita, ĉar dependas nur de humidejoj. Ĝi estas loĝanta, kaj plejparto de birdoj ne migras escepte pro eventualaj invadaperoj aŭ movoj pro malvarma vetero. Ĝi suferegas pro malvarmegaj vintroj, kiuj povas mortigi multajn birdojn.
Estas eta (16,5 cm longa kun enverguro de: 16 al 18 cm kaj pezo de 12 al 18 g ) oranĝbruna birdo kun longa vosto ŝtupeca kaj ondeca flugo. La masklo havas grizan kapon kaj nigrajn grandajn “lipharojn” kiuj povus simili al barboj, de kie devenus la plej konata nomo. Pli precize la nigraj “lipharoj” estas tre rimarkinda nigra strio supre larĝa el la beko al la okulo kiu malsupreniras dum mallarĝiĝas ĝis la kolo kie finas per pinto. Estas la plej rimarkinda eco kiu faras tiun specion tute nekonfuzebla kun alia. La beko estas oranĝa kaj la irizo flava tre kontrasta kun la nigra supra angulo de la lipharo. La grizo de la kapo nuancas al helgriza ĉirkaŭ la nigra strio ĉefe en mentono kaj ankaŭ en mallarĝa frunta strio super la bekobazo. Ankaŭ la brusto estas helgriza aŭ blankeca kun rozkoloraj nuancoj kiuj nuancas al helbruna en ventro. Ankaŭ la dorso kaj la vosto estas helbrunaj, dum en flugiloj, krom la ĝenerala bruna koloro estas blankaj bordoj (ankaŭ en eksteraj vostoplumoj) kaj nigraj markoj centre. Gamboj kaj piedoj estas tre nigraj.
La ino estas ĝenerale pli bruna (ankaŭ la beko) kun iom strieca kapo, sen lipharoj nek nigraj markoj.
La aroj evidentigas sian ĉeeston en kanejo pro la karaktera alvoko kia metaleca "ping". Ankaŭ kantas per plendeca “pjuuu” aŭ kraka “ĉirr”.
Tiu specio loĝas nur en humidejoj, kie reproduktiĝas kolonie en grandaj kanejoj ĉe lagoj aŭ marĉoj. Vintre la izolitaj familioj kuniĝas en grandaj aroj deĝis 40 aŭ 50 individuoj. Sed dum la resto de la jaro la birdoj vivas en etaj familiaj grupoj. Ili manĝas kanafidojn somere kaj fragmitosemojn vintre, do ilia digesta sistemo ege ŝanĝas por elteni tiun tiom diferencajn sezonajn dietojn.
Ili vivas ĝis 6 jarojn. Ili suferas pro reduktado de sia habitato: fragmitejoj kaj kanejoj.
Tiu specio reproduktiĝas kolonie. Ili konstruas neston el folioj kaj kanfloraĵoj krom akvaj herboj kiuj kovras per plumoj. La nesto estas ofte tre proksima de la akva surfaco. La ino demetas 5 al 7 blankajn ovojn brunmakulitajn, kiuj kovas ambaŭ gepatroj dum12 aŭ 13 tagoj. Poste ili manĝigas la idojn dum 10 al 13 tagoj kaj zorgas ilin dum pliaj 2 semajnoj post elnestiĝo. Fine de majo aŭ junie la paro faras duan ovodemetadon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.