Hindua kalendaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hinda kalendaro estas ege komplika afero. laŭdire uzatas 33 malsamaj hindaj kalendaroj. Kaj ili povas esti laŭ pluraj manieroj:
- ili povas esti "kalkulataj" (kiel la Gregoria kalendaro ekzemple), t.e. ke la nombroj de monatoj, tagoj en monato ktp estas ĉiam samaj, determinitaj per reguloj, pri kiuj oni provis, ke ili donu rezulton konforman al la realmovo de la sezonoj, suno kaj astroj.
- ili povas esti "astronomiaj", t.e. ke la efektiva observado de la astronomiaj eventoj determinas la komencojn de jaroj kaj monatoj, do la nombroj de la tagoj en monato kaj jaroj povas varii, ne estas antaŭfiksita kalendara plano: la ĉielo, la astronomiaj observoj estras la kalendaron; sed tiel ĝi estas ĉiam ĝusta!
- Ili povas esti sunaj, fundamentitaj sur la movo de Suno;
- Ili povas esti lunaj, fundamentitaj sur la movo de la luno; sed ĉar tio kondukas al nekongrueco kun la suna movo (tiel, kiel oni spertas en la luna araba kalendaro), la hindaj kalendaroj estas pli ekzakte lune-sunaj, ĉar oni ankaŭ konsideras la sunan movon kaj provas sekvi ĝin ĝuste.
Ortodoksaj skoloj
|
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj
Antikvo |
Ankaŭ pluraj eraoj ekzistas.
- Vikram erao
- Saka erao: jaro 0 estas 78 p.K., 79 p.K. estas jaro 1, la 21-an de marto 2000 komenciĝis la jaro 1922; vidu origino de la Saka erao
Tial la barata registaro enkondukis en jaro 1957 la Indian National Calender, la barata nacia kalendaro, kiu estas en tipo kalkulata kaj suna, kaj kies erao estas Saka.
korespondas en la okcidenta kalendaro | nomoj de la monatoj (en la hinda lingvo) | proksimuma prononco | Sezonoj |
---|---|---|---|
marto-aprilo | चैतर | ĉejtr | वसंत (vasant, = “printempo”) |
aprilo-majo | वेशाख | veŝaĥ | |
majo-junio | जयैषठ aŭ जेठ | ĝjeŝth aŭ ĝeth | गरीषम (grîŝm = “la varmoj”) |
junio-julio | आशाढ़ aŭ असाढ़ | âŝâŗh ("r" prononcata kun lango en sama pozicio kiel por "d" + spiro) | |
julio-aŭgusto | सावन | ŝrâvan aŭ sâvan | वरषा (varşxâ = “la pluvoj”) |
aŭgusto-septembro | भादरपद aŭ भादों | bhadõ | |
septembro-oktobro | आशिवन aŭ कवार | âŝvin aŭ kvâr | शरद (ŝarad = “aŭtuno”) |
oktobro-novembro | कािरतक | kârtik | |
novembro-decembro | अगहन | aghan | हेमंत (hemant = “vintro”) |
decembro-januaro | पौष aŭ पूस | pûs aŭ paŭŝ | |
januaro-februaro | माघ | mâgh | िशिशर (ŝiŝir = “la rosoj”) |
februaro-marto | फगुन aŭ फलगुन | fagun aŭ falgun | |
tie monatoj estas prezentitaj en la ordo de la "Barata Nacia Kalendaro", la monatoj ekas inter la 20-a kaj la 23-a de la unue citita okcidenta monato, ili daŭras 30 aŭ 31 tagojn, en aliaj kalendaroj la daŭroj povas esti pli variaj (inter 29 kaj 32) |