Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo (TaIHiGe; amhare ታላቁ የኢትዮጵያ ሕዳሴ ግድብ, Tālāqu ye-Ītyōppyā Hidāsē Gidib), iam konata kiel Jarmila Akvobaraĵo kaj foje referencata kiel Hidase Akvobaraĵo (amhare ሕዳሴ ግድብ, Hidāsē Gidib), estas gravita akvobaraĵo super la Blua Nilo en Etiopio konstruata ekde 2011. Tiu akvobaraĵo estas en la regiono Beniŝangul-Gumazo de Etiopio, ĉirkaŭ 45 km oriente de la limo inter Etiopio kaj Sudano.[1][2]
Baraĵo de la Etiopia Renaskiĝo | |||
---|---|---|---|
gravita akvobaraĵo hidroelektra centralo konstruata | |||
Estiĝo | 2011 | ||
Lando | Etiopio vd | ||
Situo | Beniŝangul-Gumazo | ||
Situo | |||
Geografia situo | 11° 12′ 51″ N, 35° 5′ 35″ O (mapo)11.2141666735.09305556 | ||
| |||
Parto de | Category:Blue Nile Hydroelectric Station Cascade (en) vd | ||
Posedata de | Ethiopian Electric Power vd | ||
La ĉefa unuaranga celo de la akvobaraĵo estas produktado de elektro por havigi al Etiopio la necesan energion kaj eĉ surpluson por eksportadi al la najbaraj landoj. Kun planita instalita kapacito de 6.45 gigavatoj, la akvobaraĵo estos la plej granda produktejo de hidroelektro en Afriko kiam ĝi estu finkompletigita,[3] same kiel la sepa plej granda en la mondo.[4][5][6]
Plenigado de la rezervejo startis en Julio 2020[7][8], kaŭzinte fortajn protestojn de Egiptio. Necesos inter 4 kaj 7 jaroj por plenigi ĝin je akvo,[9] depende el la hidrologiaj kondiĉoj dum la plenigperiodo.[10] La dua fazo por plenigo estis kompletigita la 19an de Julio 2021, sen konsento de Egipto aŭ de Sudano.[11] La kvara kaj lasta fazo finiĝis la 10-an de septembro 2023 kaŭzinte pliajn protestojn de Egiptio.