Bantustano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bantustanoj aŭ hejmaj landoj (angle home lands) estis tribo-bazaj kvazaŭ-ŝtatoj kreitaj de la apartisma regado en Sud-Afriko celante restigi nigrulojn ekster kvartaloj kaj spacoj por blankuloj, sed sufiĉe proksime por ke ili servu kiel malaltkosta laboristaro.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/f/f6/Homelands.png)
La vorto Bantustano devenas de la nomo de la etna gruparo bantuo. Ĝi neniam estis uzata oficiale. Oficiala estis hejma lando.