komunumo en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Bantigny estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 468 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Bantigny | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Cambrai | ||
Kantono | Cambrai-Ouest | ||
INSEE kodo | 59048 [+] | ||
Poŝtkodo | 59554 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59048 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 507 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 160 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 14′ N, 3° 14′ O (mapo)50.2291666666673.23 [+] | ||
Alto | 39 m - 65 m | ||
Areo | 3,17 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bantigny [+] | |||
Bantigny estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Cambrai. Ĝi do situas kerne de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Bantigny etendiĝas sur 3,17 km².
Bantigny estis malnovtempe nomita Bantignies, kaj dependis de la kastelo de Thun-l'Évêque. La vilaĝo estis tute detruita en 1677 dum franca sieĝo, escepte de tri domoj kiuj servis kiel municio-deponejoj.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo s-ro Yves Marécaille, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Bantigny apartenas al la kantono Cambrai-Ouest, kies ĉefurbo estas Cambrai. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.