Bam-Citadelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bam-Citadelo (perse: Arge Bam) estas la plej granda konstruaĵo de adobo kaj premtero en la mondo registrita de Unesko kiel Monda Kulturheredaĵo. Ĝi troviĝas en la urbo Bam (Irano), ene de la provinco Kermano, en sud-orienta Irano.
Rapidaj faktoj citadelo, Lando ...
Bam-Citadelo | ||
---|---|---|
citadelo | ||
Citadelo, Premtero [+] | ||
Lando | Irano | |
Regiono | Provinco Kermano | |
Situo | Bam | |
- koordinatoj | 29° 7′ 1″ N, 58° 22′ 7″ O (mapo)29.11685555555658.368475 | |
Akvokolektejo | 0,18 km² (18 ha) [+] | |
Areo | 0,18 km² (18 ha) [+] | |
Materialo | adobo [+] | |
Estiĝo | 5-a jarcento a.K.E. | |
Bam-Citadelo | ||
Vikimedia Komunejo: Bam Citadel [+] | ||
Fermi
Tiu ĉi grandega citadelo, kiu situas sur la mondfama Silka Vojo, konstruiĝis antaŭ almenaŭ 2500 jaroj kaj ĝis 1850 havis loĝantojn. Ne estas certe kial oni forlasis ĝin tiam.
La tuta konstruaĵaro fakte estas granda fortikaĵo, en kies koro trovas sin la citadelo, sed pro la imponego de la citadelo, staranta sur la plej alta loko, oni nomas la tutan fortikaĵon “Bam-citadelo”.