Balut (en filipina kaj malaja, laŭvorte "volvitaĵo") aŭ esperantigeble baluto estas ovo de anaso jam fekundigita enhavanta embrion ene kiu estas kuirita same kiel boligita ovo. Ĝi estas konsiderata delikataĵo en Azio kaj ĉefe pro sia alta proteina enhavo en la Filipinoj, en Ĉinio, en Kamboĝo, kaj en Vjetnamio. Oni kredas populare ke tiu plado estas afrodiziigaĵo kaj estas konsiderata krome kiel tonikaĵo, kaj tiele estas vendata en multaj landoj ĉefe en surstrataj manĝovendejoj. Ĝi ofte estas servata akompane de alkoholaĵo kia ekzemple biero. Sed ĝi estas manĝata matene ankaŭ de infanoj. En la vjetnama tio estas nomata hột vịt lộn aŭ trứng vịt lộn signifante "ovo de anaso eloviĝanta". Ĝi estas konata kiel pong tia koon en Kamboĝo kaj khai look en Laoso. En iuj regionoj en Ĉinio, oni manĝas ne nur embriojn anasajn sed ankaŭ kukajn.
Servado
La plej el manĝantoj de Balut uzas salujon por elpreni kelkajn salerojn dum ili manĝas la baluton, dum aliaj uzas kapsikon aŭ vinagron kiel komplemento al la ovo. La ovoj prepariĝas kuiritaj kun la internaj fluaĵoj de la ovo kaj tiele la interna likvidaĵo estas sorbita antaŭ la engluto de la interna parto, por tio oni iomete rompas la ovoŝelon kaj la ovembrio estas konsumita entute. En Filipinoj la baluto eniris en la haute cuisine kaj estas servita kiel aperitivo en multaj restoracioj, kie ĝi estas servita en peklaĵo, fritita en omleto aŭ eĉ farĉite en kukoj.
Referencoj
- Davidson, Alan. The Oxford Companion to Food, s.v. balut. Oxford University Press 1999. ISBN 0-19-211579-0.
- Mechanized Balut Making: Bottled Balut Arkivigite je 2012-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- Municipo de Pateros - prilaborado de Balut
- Unu de la unuaj kuirartaj aperoj de Balut en Nordameriko
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.