From Wikipedia, the free encyclopedia
Baltanás [baltaNAS] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato, kies ĉefurbo ĝi estas. La loknomo Baltanás estas etimologie komprenebla kiel derivita el Valo de Atanasio.[1]
Baltanás | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34240 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 212 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 4° 15′ U (mapo)41.938333333333-4.2463888888889 [+] | ||
Alto | 780 m [+] | ||
Areo | 158,85 km² (15 885 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Baltanás [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 158,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 219 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 800 loĝantojn el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 28 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio limas kun Hornillos de Cerrato, Herrera de Valdecañas, Torquemada, Tabanera de Cerrato, Villaviudas, Antigüedad, Castrillo de Onielo, Valle de Cerrato, Cevico Navero kaj Villaconancio. La loĝloko mem estas sur montetoj inter rojoj.
Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia setladoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Plej fruaj mencioj estas de 1030 kaj 1059. En diversaj dokumentoj de la Monaĥejo de San Isidro de Dueñas oni mencias la lokon kiel «Valle Tanasio», «Valle Athanasii», «Valle Thanasii». En la epoko de Alfonso la 7-a, en 1135, oni mencias «Valle de Valtanás». En 1145 oni disigas «Valle» kaj restas kiel «Valtanás». Poste la komenca «V» iĝis «B», formante la nuntempan toponimon «Baltanás».[2]
En la 9-a jarcento oni ekkonstruis la kastelon, nun malaperinta; estis ankaŭ murego. En 1155 la grafo Gonzalo Maráñón, markis la municipajn limojn de Baltanás, Palenzuela, Royuela kaj Antigüedad. En 1345 estis du preĝejoj kaj ses subloĝlokoj kun siaj respektivaj preĝejoj, plus alia loĝloko sen preĝejo. Baltanás estis jam ĉefurbo, apartenanta al la superulo de la Ordeno de Santiago. Okazis diversaj bataloj en Baltanás dum la diversaj internobelaj konfliktoj. Post la lasta enlanda milito, la reĝino Isabel privilegiis la urbon, kiu plej floris. En postaj jarcentoj estis senjoroj diversaj nobeloj.
Ĉirkaŭ 1918 la epidemio de la nomita Hispana gripo oakzigis en Baltanás preskaŭ 300 mortojn. En 1922 la ĵus kreita Komunista Partio de Hispanio kandidatiĝis al municipa balotado, la loka kaciko manipulis la rezulton, okazis popola protesto, oni devis ripeti la balotadon kaj la komunistoj venkegis. Tiel Santiago Rodríguez iĝis la unua komunista urbestro de Hispanio.[3]
Dum la Dua Respubliko Baltanás havis la trian plej grandan procenton de voĉdonoj al la maldekstra Popola Fronto en la provinco Palencio, nome 61%, superita nur de Barruelo de Santullán, loko de ministoj, kaj de Venta de Baños loko de fervojistoj. Dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) Baltanás havis ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn, kaj la postmilita frankisma subpremado al Baltanás estis terura, ĉar 62 personoj estis murditaj kaj pli ol cent suferis jarojn de prizono.[4]
Dum la 1960-aj jaroj, malriĉo kaj sendungado sendis multajn lokanojn al elmigrado al industriaj areoj eĉ eksterlanden. En 1974, la municipa teritorio de Baltanás pligrandiĝis pro la aligo de la ĝistiama municipo Valdecañas de Cerrato.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj, bovoj kaj porkoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun komerco, turismo kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de San Millán, la ermitejoj de Nuestra Señora de Revilla kaj de Sankta Gregorio, konvento de Sankta Francisko, la Malnova Hospitalo, Palac-hospitalo de Sankta Tomaso, la Palaco de Kalvo, la mezepoka arkeologia kuŝejo ktp. El nunaj altiraĵoj menciindas la komarka muzeo kaj la subteraj vinkeloj.
Estas ses kvartaloj en la historia kerno kaj sep novaj kvartaloj. Krome estas industria zono kaj publikaj instalaĵoj. Estas ok placoj kaj tri parkoj. Estas 6 ventoparkoj en diversaj zonoj, kun totalo de 49 ventogeneratoroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.