From Wikipedia, the free encyclopedia
Rorkvaloj aŭ Balenopteredoj (Balaenopteridae) estas la plej granda grupo de lamenbalenoj, nome familio kun naŭ vivantaj specioj en du genroj. Ili inkludas tion kio estas konsiderita la plej granda animalo kiu iam vivis, nome la blua baleno, kiu povas atingi 180 tunojn, kaj la kutima rorkvalo, kiu atingas 120 tunojn; eĉ la plej malgranda el la grupo, nome la nana balenoptero, atingas 9 tunojn.
Balenopteredoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝiba baleno, Megaptera novaeangliae | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĉiuj membroj de la familio havas serion de longecaj faldoj el sub la buŝo reen al la umbiliko (escepte ĉe la norda balenoptero kaj la nana balenoptero, kiuj havas pli mallongajn faldojn). Tiuj saketoj permesas al la buŝo etendiĝi enorme dum manĝado, kio "ebligas, ke ili englutu grandajn kvantojn de manĝo kaj de akvo per unusola engluto".[1] Tiuj "plisitaj gorĝofaldoj" distingas balenopteredojn el aliaj balenoj.[2]
Rorkvaloj estas sveltaj kaj aerodinamikaj, kompare kun siaj parencoj, la veraj balenoj, kaj plej havas mallarĝajn, longecajn naĝilojn. Ili havas dorsan naĝilon, situan ĉirkaŭ je du trionoj malantaŭen. Rorkvaloj manĝas englutante akvon, kaj poste forpelante ĝin tra la balenlamenoj uzate sian langon. Ili manĝas krustulojn, kiel krilo, sed ankaŭ variajn fiŝojn, kiel haringoj kaj sardinoj.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.