![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/Bala_hisaar.jpg/640px-Bala_hisaar.jpg&w=640&q=50)
Bala-Hisaro, Peŝavaro
historia fortikaĵo en Peŝavaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bala-Hisaro (paŝtue/urdue/hindke: قلعه بالاحصار, IAST-e «Bālā Hissār», Hunter-e «Bala Hissar» aŭ foje eĉ «Bala Hisar»), estas historia fortikaĵo kiu troviĝas en Peŝavaro, en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. Unue menciita de 7a-jarcenta esploristo Xuánzàng, la fortikaĵo estis uzita kiel reĝa loĝejo dum la Durana Imperio ekde 1747, kiam la Afgana reĝo, Ahmad Ŝaho Durrani, konkeris Peŝavaron. La Maratoj ne daŭre okupis ĝin, post kiam ili konkeris Peŝavaron en 1758, sed ĝi estis baldaŭ rekonkverota fare de la Afganoj. La Siĥoj detruis kaj rekonstruis la fortikaĵon post ke ili kaptis Peŝavaron en marto de 1823. En 1849, la brita Orienthinda Kompanio rekonstruis la eksterajn murojn de la fortikaĵo.
Bala-Hisaro, Peŝavaro | |||
---|---|---|---|
قلعہ بالاحصار | |||
![]() Vido de la fortikaĵo el proksima konstruaĵo. | |||
fuorto [+] | |||
Lando | ![]() |
||
Provinco | Ĥajber-Paŝtulando | ||
Situo | Peŝavaro | ||
- koordinatoj | 34° 0′ 46″ N, 71° 34′ 11″ O (mapo)34.0127777871.56972222 | ||
Estiĝo | 1849 | ||
detruo | 1823 | ||
Posedanto de la loko | *Durana imperio (1747-1758 & 1761-1823)
|
||
Publiko | alirebla por la publiko | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Bala-Hisaro, Peŝavaro | |||
![]() |
|||
La fortikaĵo nun servas kiel sidejo por la Frontier Corps («landlima korpuso») de Pakistano.