Bakerinsulo
parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bakerinsulo (angle Baker Island [bejke ajlen]) estas parto de la Usonaj Malgrandaj Insuloj, dependa teritorio de Usono en Oceanio. Geografie, ĝi konsideratas parto de Polinezio.
- Areo: 1,4 km².
- Loĝantaro: sen konstantaj loĝantoj.
- Koordinatoj: 176° 28′U, 0° 11′ N.
- Pleja alto: 8 metroj super marnivelo.
- Tempozono: UTC −12
Bakerinsulo | ||
---|---|---|
Mapo de Bakerinsulo | ||
insula areo de Usono • korala rifo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 0° 11′ 41″ N, 176° 28′ 46″ U (mapo)0.19472222222222-176.479444444448 f1 | |
| ||
Longo | 1,81 kmf2 | |
Larĝo | 1,13 kmf3 | |
Areo | 1,4 km² f4 | |
Plej alta loko | 8 mf5 | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
La tuta insulo kaj la ĉirkaŭa ne-internacia maro (120 km²) konsistigas naturprotektejon; vizito eblas nur kun speciala permesilo, malfacile havebla. La insulon administras la Usona Departmento de la Internaĵo. Ĉar ankaŭ la defendo estas tasko de Usono, la Usona Marborda Gardistaro unufoje jare inspektas la insulon.
Laŭdire la nomo estis donita laŭ Michael BAKER el New Bedford, balen-ĉasisto, kiu vizitis la insulon en 1832 kaj je la 4‑a de aŭgusto 1839, por entombigo de mortinta maristo kaj por oficiale pretendi posedon de la insulo. Antaŭe la insulo portis la nomon New Nantucket.