![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Localizaci%25C3%25B3n_de_Bajo_Mart%25C3%25ADn_%2528Arag%25C3%25B3n%2529.svg/langeo-640px-Localizaci%25C3%25B3n_de_Bajo_Mart%25C3%25ADn_%2528Arag%25C3%25B3n%2529.svg.png&w=640&q=50)
Bajo Martín
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bajo Martín (Malsupra Martín) estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordoriento de la provinco Teruelo. La nomo devenas el la rivero Martín, kiu trapasas ĝin en sia malsupra fluejo, kaj ĉe kies bordoj estas la plej granda parto de la lokoj kiuj kunformas la komarkon. Ties administracia ĉefurbo estas Híjar, sed la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. Ĝi havas areon de 795,20 km² kaj populacion de 6 307 loĝantoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Localizaci%C3%B3n_de_Bajo_Mart%C3%ADn_%28Arag%C3%B3n%29.svg/150px-Localizaci%C3%B3n_de_Bajo_Mart%C3%ADn_%28Arag%C3%B3n%29.svg.png)
La komarko enhavas naŭ municipojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Híjar (1 721 loĝ.) kaj Albalate del Arzobispo (1 980 loĝ.).