Bahá'u'lláh
fondinto de Bahaa Kredo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mírzá Ḥusayn-ʻAlí (1817-1892) (perse میرزا حسینعلی), kiu pli poste alprenis la titolon Baháʼu'lláh (arabe بهاءالله t.e. "Splendoro, Gloro, Lumo de Dio"), estis la profeto de la Bahaa Kredo kiun li en la jaro 1863 fondis en Bagdado[1], tiam en la Otomana Imperio[2].
Baháʼu'lláh | ||
---|---|---|
Sanktejo de Baháʼu'lláh | ||
Persona informo | ||
میرزا حسینعلی نوری | ||
Naskonomo | حسینعلی نوری | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1817 (1817-11-12) en Mirza Bozorg Nuri House, Kaĝara Persio | |
Morto | 29-an de majo 1892 (1892-05-29) (74-jaraĝa) en Akko, Beirut Vilayet, Otomana Imperio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Febro vd | |
Tombo | Maŭzoleo de Bahá'u'lláh vd | |
Religio | Bahaa Kredo vd | |
Lingvoj | persa • araba vd | |
Loĝloko | Teherano vd | |
Ŝtataneco | Kaĝara Persio (1817–1853) vd | |
Familio | ||
Patro | Mírzá ʻAbbás vd | |
Gefratoj | Mírzá Músá kaj Subh-i-Azal vd | |
Edz(in)o | Ásiyih Khánum Fatimih Khánum (en) Gawhar Khanum (en) vd | |
Infanoj | ʻAbdu'l-Bahá ( Ásiyih Khánum) Díyá'u'lláh (en) ( Fatimih Khánum (en) ) Mirza Badi'u'llah Effendí (en) ( Fatimih Khánum (en) ) Mírzá Muhammad `Alí (en) ( Fatimih Khánum (en) ) Bahiyyih Khanum ( Ásiyih Khánum) Mírzá Mihdí ( Ásiyih Khánum) Furughiyyih (en) ( Gawhar Khanum (en) ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | profeto Montriĝo de Dio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li pretendis plenumi la profetaĵon de Báb pri "Tiu, Kiun Dio manifestos", sed pli vaste ankaŭ pretendis esti la Mesaĝisto de Dio profetita en ĉiuj grandaj religiaj tradicioj. Li diris, ke lia tago estas "la reĝo de tagoj", je kiu "la animo de ĉiu Profeto de Dio, de ĉiu Dia Mesaĝisto soifis", kaj ke "En tiu ĉi plej granda Revelacio, ĉiuj Diepokoj de la pasinteco atingis sian plej altan, sian finan kompletigon."
Baháʼu'lláh verkis multajn librojn, el kiuj plej notindaj estas Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro", aŭ "Libro de la Leĝoj"), Kitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco") kaj la Kaŝitaj Vortoj (Kalimát-i-Maknúnih).
Li mortis ĉe la Domego de Bahjí apud Akko (ʻAkká), en Palestino (nuna Israelo). Liaj fizikaj restaĵoj estas entombigitaj en tiu loko mem, kiu estas la Kiblo de la bahaanoj.