From Wikipedia, the free encyclopedia
Bahabón de Esgueva estas vilaĝo kaj municipo, kodo-033, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Ĝi apartenis historie al la familio Téllez-Girón, dukoj de Osuna.
Bahabón de Esgueva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09350 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 78 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 52′ N, 3° 44′ U (mapo)41.861944444444-3.7291666666667 [+] | ||
Alto | 915 m [+] | ||
Areo | 21,39 km² (2 139 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bahabón de Esgueva [+] | |||
Je 57 km de la ĉefurbo (Burgoso) tra la Norda Aŭtoŝoseo de Madrido al Iruno. Ĝi havas areon de 21.39 km² kun 125 loĝantoj. Ĝi situas en la sudoriento de la provinco, pli konkrete ĉe la valo de la rivero Esgueva, subdistrikto de Ribera del Duero. Bahabón estas proksime de Roa kaj de Aranda de Duero.
Ĝi limas kun Comunidad de la Aynosa, Fontioso, Pineda Trasmonte, Santibáñez de Esgueva, Pinilla Trasmonte kaj Oquillas.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejoj, restaĵoj de la kastelo, ponto super la rivero Esgueva, bestotrinkujo, vinkeloj, blazondomoj kaj urbodomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.