Bahaa ortografio
transliteruma sistemo por arabaj kaj persaj nomoj, uzata de la bahaa eklezio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bahaa ortografio estas norma sistemo por la transskribado de la vortoj persaj kaj arabaj per okcidentaj literoj uzata de la Bahaa Kredo. Ĝi enhavas kelkajn literojn subpunktitajn, substrekitajn aŭ kun supersignoj por pli preciza transskribado de la originalo araba.
Ekzistas aliaj sistemoj de transskribado pli vaste uzataj, interalie:
- UN (normoj por geografiaj nomoj de la Unuiĝintaj Nacioj),
- DIN 31635 (Germana Instituto por Normigado),
- ALA-LC (Biblioteko de la Usona Kongreso),
- ISO 233 (Internacia Organizaĵo por Normigado),
- Transskribado Hepburn