From Wikipedia, the free encyclopedia
La Insuloj Babujan estas kelkaj insuloj en la filipina provinco Kagajano norde de la insulo Luzono. La kvin plej grandaj insuloj estas Babujan, Kalajan, Camiguin, Dalupiri kaj Fuga.
La Babujan Insuloj estas parto de Kagajana Provinco kaj la insuloj situas ene de la limoj de du municipoj.
En la municipo Kalajan estas la insuloj Babujan, Kalajan, Camiguin kaj Dalupiri kaj la insulo Fuga estas parto de la municipo de Aparri.
La Insuloj Babujan situas proksimume 20 ĝis 120 kilometrojn de la nordo de Luzono en la Luzona Markolo. La insuloj estas apartigitaj de Luzono per la Babujan Kanalo kaj de la Batan-insuloj pli norde per la Balintang Kanalo.
La pejzaĝo de la insuloj varias de plata al monta kun krutaj deklivoj. La insuloj estas ĉirkaŭitaj de korala rifo. Tri vulkanoj troviĝas sur la insuloj : Monto Didicas ĉe la marbordo de Camiguin, kiu altiĝas ĉirkaŭ 215 metrojn super la marnivelo kun sia simetria cilindra konusformo, la 840 metrojn alta Monto Pangasun sur Babujan kaj Monto Kagua sur Gonzaga en la nordoriento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.